Mia taglibro la 13-an de majo (私の日記 5月13日)

Saluton al ĉiuj.
(みなさん、こんにちは。)

Hodiaŭ mi aliĝis al kunveno de gejunuloj en Tokio.
(今日は東京で若者達の集まりに参加してきました。)

Kelkaj partoprenantoj ankoraŭ studas en universitato.
(参加者の中にはまだ大学で勉強している人もいます。)

Mi estas relative maljuna en la grupo, sed bonŝance mi estas ankoraŭ konsiderata kiel junulo tie.
(私はそのグループの中では比較的年上ですが、幸いなことに、そこでは私はまだ若者とみなされています。)

Al la hodiaŭa renkontiĝo aliĝis diversaj gejunuloj, sed tie neniu parolas Esperanton krom mi.
(今日の集いにはさまざまな若者が参加しましたが、私以外にはエスペラントを話す人はいませんでした。)

Nia hodiaŭa komuna lingvo estis la angla.
(私たちの今日の共通言語は英語でした。)

Ni ĝuis kelkajn ludojn kaj havis signifoplenan konversacion.
(私たちはいくつかのゲームを楽しみ、有意義な会話をしました。)

La gastigantino de la hodiaŭa kunveno bedaŭris, ke pluvas hodiaŭ kaj tial la Monto Fuji estas nevidebla tra la fenestro.
(今日の会議の主催者は、今日は雨が降っていて窓から富士山が見えないことを残念に思いました。)

Temas pri montoj, kompreneble ankaŭ mi pensas, ke montego kiel la Monto Fuĵi estas bela, sed mi persone ŝatas montareton kiel la bildo en ĉi tiu blogo.
(山の話ですが、もちろん富士山のような大きな山も美しいと思いますが、個人的にはこのブログの写真のような小さな山岳地帯が好きです。)

Cetere, multaj japanoj supozas, ke mi ne estas japano.
(ところで、多くの日本人は私が日本人ではないと推測しています。)

Kelkaj demandis min hodiaŭ, ĉu mi estas vere japano aŭ ne.
(今日何人かが私に、私が本当に日本人なのかどうか尋ねました。)

Tiu ĉi demando estas jam iom kutima al mi, sed mi ne scias kion pensas pri tio la klubanoj de Ĉiba Esperanto klubo.
(この質問は私にとってはもうややお馴染みなのですが、千葉エスペラント会の会員の方達がそれについてどう考えていらっしゃるかはわかりません。)

Ĝis baldaŭ.
(では、また近いうちに。)

コメントを残す

メールアドレスが公開されることはありません。 が付いている欄は必須項目です