LaVerdaKoro_018

テキスト

Ĉaptro 6: Intima vespero: p31/9~p32/17

La verda koro/Ĉapitro 6;   Intima vespero

Paŭlo Nadai sidas ĉe la tablo. Lia rigardo flugas de objekto al objekto en la pura ĉambro de rusa hejmo. Kun intereso ĝi haltas ĉe la granda ĝisplafona forno. Ĝi estas tiel dika, ke nur du homoj povas ĉirkaŭpreni ĝin. Lia rigardo haltas ĉe la sanktaj bildoj sur la muro.
Malnovaj ili estas. La jaroj lasis sian signon sur ili…La muroj estas blankaj. Neniu pensas pri tio, ke la tuta domo estas ligna domo.
Nur la bruna plafono montras tion…Ho, kiel simplaj, sed fortaj estas la mebloj! Tiuj seĝoj havas forton por cent jaroj kaj tiu ĉi tablo montras, ke la laboristo, kiu faris ĝin, pensis pri jarcenta servo. Ĉio en la ĉambro estas kortuŝe simpla kaj parolas pri la honesta malriĉeco de la familio.
Sur la tablo estas blanka tuko. Hejma laboraĵo. Malgrandaj teleroj. Sur ĉiu estas simpla glaso kaj kulereto.
Sur pli granda telero kuŝas bruna rusa pano. La mastrino faris ĝin. Maldekstre de la mastrina loko sur la tablo staras la plej luksa objekto de la rusa hejmo; la samovar. Ĝi estas la simbolo de la familia vivo. Ĝia muziko intimigas la kuneston dum longaj vesperoj, kiam la tuta familio sidas ĉirkaŭ la tablo kaj parolas pri la tago, aŭ silente sonĝas pri pli bona tempo. Kiu ne konas la rusa samovaron, tiu ne povas scii, kion ĝi signifas en la familia vivo de la rusoj. La samovar estas poezia objekto, eĉ poezio. Nun ĝi staras jam sur la tablo, zume muzikas kaj atendas la mastrinajn manojn.
Ankaŭ Paŭlo Nadai atendas la mastrinon, tiun mastrineton, kiu invitis lin al la senluksa tablo de sia hejmo.
La rigardo de Nadai haltas ĉe la pordo kaj ĝi restas tie ĝis la envenom de Marja Bulski.
Marja havas sur si festotagan gimnazian uniformon. Ŝi pardonpete ridetas al sia gasto. La gasto sen pardonpeto pardonas. Li pensas; tia estas tiu ĉi knabino, kia estas la maja sunrido, kiam la juna koro kantas himnon al la Sinjoro de la alta ĉielo.

(TH)  

                                         6章   親密な夕べ     

パウロ・ナダイはテーブルに座っています。彼の視線はロシアの家庭の清潔な部屋にある物から物へ飛びます。
興味深げに、視線は天井までの大きなストーブに止まり。それは太くて、二人の人間がどうにか抱えられます。
彼の視線は壁の上の幾つかの聖画に注がれました。
それらは古いです。過ぎた年々が絵の上に見られる。――壁は白い。誰も全て木造建築の家だと思わないでしょう。
茶色の天井だけが木造だとしめします…あぁなんて家具は簡素なんだ、しかし頑丈だ。それらの椅子は百年は丈夫だし、このテーブルは作者の職人が100年の使用を念頭に作ったに違い無い!部屋の中の全部が感動するほど質素で、家族の正直な貧しさを語っています。
テーブルの上に白い布があります。手作りです。小さいお皿。それぞれの皿の上に質素なコップと小匙があります。
大きめのお皿には茶色いロシアのパンがあります。この家の主婦が作ったのです。主婦の指定席の左に、ロシアの家庭で1番上等な物がテーブルの上に立ってます;サモワール。  それは家庭生活の象徴です。それの音楽は長い夕べの集いを親しみ深くするんです、全家族がテーブルを囲んで座り1日の出来事を語る時や、黙ってより良き未来について夢みる時に。ロシアのサモワールを知らない人は、ロシア人の家庭生活の中でそれが何を意味しているか知る事ができません。サモワールは詩的な物体、更に詩そのものです。今それはテーブルの上に既に立ち、お湯が沸く音を奏でて主婦の手を待っています。
パウロ・ナダイも主婦を待っています、愛らしい主婦は自分の家の質素なテーブルに彼を招待しました。
 ナダイの視線は扉で止まり、マリア ブルスキが入って来るまで扉を注視していました。
マリアは自身に祭日用のギムナジウムの制服を着ています。彼女は自分の客に許しを込めて微笑みます。客は 許すこと無く許します。彼は、高い空の神様に若い心が賛歌を歌う時の5月の笑う太陽に似た少女だなあと考えます。

経過

1.   Ĝi estas tiel dika, ke nur du homoj povas ĉirkaŭpreni ĝin.

(TH)  

それは抱えるには二人がかりな程どっしりしています。

(AM)  

**tiel, kiel  ではなく、  tiel, ke となっているので、結果的に訳すのが良いのではないでしょうか。

(TH)  

それは太くて、二人の人間がどうにか抱えられます。

2.   Ho, kiel simplaj, sed fortaj estas la mebloj!

(TH)  

あぁなんて家具は簡素なんだ、しかし頑丈です。

(AM)  

**感嘆文全体を訳してください。

(TH)  

…あぁなんて家具は簡素なんだ、しかし頑丈だ。  

3.   Tiuj seĝoj havas forton por cent jaroj kaj tiu ĉi tablo montras, ke la laboristo, kiu faris ĝin, pensis pri jarcenta servo.

(TH)  

椅子は百年使える丈夫さを持ち、このテーブルは作者の職人が100年の使用を念頭に作った事を示しています。

(TH)  

それらの椅子は百年は丈夫だし、このテーブルは作者の職人が100年の使用を念頭に作ったに違い無い!

(AM)  

感嘆文はmebloj ! のところで終わっています。

4.   Maldekstre de la mastrina loko sur la tablo staras la plej luksa objekto de la rusa hejmo; la samovar.

(TH)  

主婦の指定席の左に、ロシアの家庭で1番上等な家具がテーブルの上に立ってます;サモワール。

(AM)  

**la mastrino faris.この家の主婦が作ったのです。objekto は家具、ではないほうがよいのでは。

(TH)  

主婦の指定席の左に、ロシアの家庭で1番上等な物がテーブルの上に立ってます;サモワール。

5.   Kiu ne konas la rusa samovaron, tiu ne povas scii, kion ĝi signifas en la familia vivo de la rusoj.

(TH)  

ロシアのサモワールを知らない誰かは、ロシア人の家庭生活の中でそれが何を意味しているか知る事ができません。

(AM)  

**「誰か」の語はなくても。「知らない人は」でよいのでは。 

6.   Ankaŭ Paŭlo Nadai atendas la mastrinon, tiun mastrineton, kiu invitis lin al la senluksa tablo de sia hejmo.

(TH)  

パウロ・ナダイも主婦を待っています、その女性は自分の家の質素なテーブルに彼を招待しました。

(AM)  

**la mastrinon, tiun mastrinetonと2つの単語が使われています。-etoを生かしましょう。
マリアは本当にかわいいmastrineto   にちがいありませんね。

(TH)  

パウロ・ナダイも主婦を待っています、愛らしい主婦は自分の家の質素なテーブルに彼を招待しました。

7. La rigardo de Nadai haltas ĉe la pordo kaj ĝi restas tie ĝis la envenom de Marja Bulski.

(TH)  

ナダイの視線は扉で止まり、マルヤ ブルスキが入って来るまで扉を注視していました。

(TH)  

ナダイの視線は扉で止まり、マリア ブルスキが入って来るまで扉を注視していました。

8. Marja havas sur si festotagon gimnazian uniformon.

(TH)  

マルヤは自身にギムナジウムの制服を着て祭日を祝いました。

(AM)  

**ここはfestotagan gimnazian uniformonと、AMの持っている本ではなっています。

(TH)  

マリアは自身に祭日用のギムナジウムの制服を着ています。

コメントを残す

メールアドレスが公開されることはありません。 が付いている欄は必須項目です