Marta_049

テキスト

La kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono, tamen en ĝi regis bona gusto kaj komforto. Ĉie unu el la muroj staris granda tablo, kovrita per verda drapo, plena de libroj, kajeroj kaj skribiloj. Jadvinjo tie ĉi jam sentis sin ĉe si kaj, levante la belajn okulojn al la vizaĝo de la estonta instruantino, kun serioza mieno alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj.
    Marta tamen ne tuj sidiĝis. Ŝia vizaĝo, kiu post la ĵus pasinta monato da atendado estis pli malgrasa kaj pala ol antaŭe, ricevis en tiu momento la esprimon de profunda enpensiĝo, la palpebroj malleviĝis, la manoj, per kiuj ŝi alkroĉiĝis al rando de la tablo, iom tremis. Ŝi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova vizaĝo kaj teniĝo. Oni povus diri, ke ŝi meditas pri la ĵus aŭditaj vortoj de la patrino de ŝia lernantino, aŭ ŝi mem faras al si ian demandon, serĉante por ĝi respondon en sia prudento aŭ konscienco. Kiam ŝi levis la rigardon, ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino. Tiu ĉi rigardo en la daŭro de momento laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian, delikatan, noble belan figuron de la nova instruistino. Ĝi haltis iom pli longe sur la larĝa blanka rubando, kiu per funebra strio borderis ŝian nigran veston, kaj fiksiĝis nun sur ŝia pala enpensa vizaĝo kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco.
— Vi portas funebron, —- diris Mario Rudzinska per mallaŭtigita, mola voĉo, — eble pro la patrino, aŭ la patro….
— Pro la edzo, — mallaŭte respondis Marta, kaj ŝiaj palpebroj denove malleviĝis malrapide kaj peze.
— Vi sekve estas vidvino! — ekkriis Mario, kaj en ŝia voĉo sonis tiu kompato, tiu timo, kiun virino edzece feliĉa sentas ĉiufoje, kiam ŝi aŭdas, ke iu perdis tian feliĉon, ke sekve ankaŭ ŝia feliĉo certe ne estas eterna; — kaj eble… eble vi havas infanojn?
Ĉi tiun fojon Marta levis la rigardon, en kiu ektremis viva lumo.

(UK
その書斎は居間より質素にしつらえられていたが、しかしその中には良い好みと心地良さが行きわたっていた。壁の一面全体に面して大きな机が置いてあり、緑の羅紗に包まれ、本、ノートおよび筆記用具で一杯であった。ヤドヴィーニョはここをすでに自分の場所と感じており、美しい眼を先生になろうとしている人に向けて上げながら、真剣な面持ちで手ごろなひじ掛け椅子を机の方に寄せてその前に何冊かの本となんとも多数の分厚いノートを置いた。
 マルタはしかしすぐには座らなかった。待機して一か月を過ごしたばかりで、以前より痩せて青白くなった彼女の顔はその瞬間深く考え込んでいる表情になっており、瞼は下がり、机の縁をしっかりつかんだ両手はいくらか震えていた。彼女はそのようにして顔も姿勢も動かさずにしばらく立っていた。彼女が自分の生徒の母親から聞いたばかりの言葉についてじっくい考え込んでいるか、あるいは自分の分別と良心の中に答えを探しながら、自分自身にある種の問いかけをしているとも言えるかもしれない。彼女が視線を上げた時、彼女の眼は彼女をじっと見ていたその女主人の眼と会った。女主人の視線はすばやく新しい教師の優雅で、繊細な気高く美しい姿を足から頭まで体に沿って走った。その視線は彼女の黒い服を喪を表す縞で縁取りしている幅の広い白いリボンの上にやや長く留まり、そして今は彼女の青白い考え込んだ顔に思いやりといくらか好奇心の混じった表情とともに動かなくなっていた。
「あなたは喪中なのですか」とマリオ・ルジィンスカは低く抑えた柔らかな声で言った。「お母さまか、あるいはお父様か…」
「夫のために」マルタは小声で答え、彼女の瞼は再びゆっくりと重く下がった。
「それではあなたはお独りになって!」とマリオは叫び、彼女の声には、結婚して幸せな女性が、誰かがそのような幸せを失ない、したがって自分の幸せも決して永遠のものではないと聞くときその都度感じるその同情、その恐れの響きがあった。
「すると、もしかして…もしかするとあなたはお子様をお持ちなのですか?」
今度はマルタは視線を上げ、その中には生き生きとした明かりが揺れ始めた。

経過

(UK)
気になった事:
1.la larĝa blanka rubando, kiu per funebra strio borderis ŝian nigran veston,
 この記述は説明不足だと思います。可能性が多すぎてどのような服装だったのか想像できません。18世紀、19世紀のポーランド女性の喪装を検索するとフランスやイギリスのものばかり出てきてしまいます。
2.マルタは1か月に渡って喪服を着続けていたのでしょうか?それはさすがに考えられないですね。
しかし普段着に関する記述は見当たりません。

Marta_048      Marta_050

コメントを残す

メールアドレスが公開されることはありません。 が付いている欄は必須項目です