Marta_043

テキスト

 Ludovikino Zminska leviĝis. En antaŭĉambro eksonis la sonorilo, anoncante la venon de ia nova persono, la mastrino de la oficejo volis fini la paroladon kun la juna vidvino.
  — Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konfortan okupon; tamen ne esperu, sinjorino, ricevi ĝin tre baldaŭ. Ĝenerale en la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas ĝian postuladon. Instruistinoj kun tre alta lingvista kaj artista kapabreco estus dezirataj kaj ili ricevus rilate bonegajn lokojn, sed la nombro de tiaj estas plej malgranda, eĉ tro malgranda en rilato al la bezono; sed koncerne la instruadon elementan, sin okupas aŭ volas sin okupi per ĝi tia multego da virinoj, ke tiu ĉi supermezura konkurado ne sole alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero, sed ĝi malfaciligas kaj por la plimulto eĉ neebligas la akiron de laboro! Mi tamen ripetas, ke mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi lecionojn; cetere ĝi koncernas ja ne sole vian intereson, sed ankaŭ mian propran. Post kelke da tagoj, post semajno, volu veni ĉi tien denove, kaj eble vi trovos jam ian sciigon.
Dirante ĉi tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo jam de la kapo ĝis la piedoj estis kovrita de oficiala malvarmeco kaj rigideco, ĉar en la ĉambro aperis nova virina figuro.
  Marta foriris. Ŝi malsupreniris la ŝtuparon malrapide. Ŝi ne ploris kiel tiu juna knabino, kiu antaŭ unu horo iris tiun saman vojon, sed ŝi estis profunde enpensa. Nur elirinte sur la straton, ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn. En tiu tago ŝi devis ankoraŭ multe fari.
En la domo, kiu estis najbara de tiu domo, en kiu troviĝis ŝia loĝejo, estis restracio. Marta eniris en tiun ejon kaj petis, ke oni alportadu al ŝi tagmanĝojn. Pro la proksimeco de la loko kaj sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝojn en la mansardon per malgranda servisto. Oni postulis nur antaŭan pagon, kiu konsistis el unu kaj duono da spesmiloj por semajno, sumo sufiĉe granda por Marta, kies tuta havo estis ĉirkaŭ tridek spesmiloj.
Malfermante la papermonujon, kiu enhavis en si tiun riĉecon, Marta eksentis ian nedifinitan, sed turmentan maltrnkvilecon. Tiu ĉi sento ankoraŭ pligrandiĝis en ŝi, kiam, enirinte en la loĝejon de la domadministranto, ŝi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan pagon por la luado de la ĉambreto kaj ĝiaj meblaĵoj. Ankoraŭ antaŭ tio ŝi aĉetis en la butiko de necesaĵoj iom da sukero, teo, kelke da bulkoj, malgrandan lampeton kaj iom da petrolo. Ĉio ĉi tio kune forprenis kvaronon de ŝia havo.
Janjo, kiu la tutan matenon estis fermita en la ĉambreto, ĝoje ekkriis, kiam ŝi aŭdis la ŝlosilon turniĝantan en la seruro. Ŝi ĵetis sin al la kolo de la eniranta patrino kaj kovris ŝian vizaĝon per kisoj.

(TH)
ルドビキノ・ズミンスカ所長は立ち上がった。ある新しい人の訪問を知らせる呼び鈴が玄関で鳴った、職業案内所の所長は若い未亡人との会話を終えたいと思った。
――あなたに相応しい仕事を探すのに全ての事をするけど、すぐに仕事を授かるとは望まないでね。大抵は個人授業の分野では 求職が求人をはるかに上回っています。言語学的そして芸術的にとても高い能力を持つ女性教師は望まれるでしょう、彼女たちは素晴らしい職場を受け取るでしょう、しかしそういう優秀な女性の数はとても少ないし、需要の関係において更に凄く少ない;しかし初歩の教育を仕事にしているあるいはこれから仕事にしたい女性は物凄く多いんです、この想像を超える求職の競争は賃金を恐ろしく低い数値へ導くだけでなく、大部分の女性に職の獲得を困難にしさらには不可能にすらしている。私はけれど繰り返します、あなたのために授業を見つけるためなんでもします、それはそうと求職はあなたの興味に関連するだけでなく私自身の関心事でもあります。数日後、一週間後、ここに再び来てください、そすればたぶんあなたは何らかの知らせを得るでしょう。この言葉を言いながら、紹介所の女主人はすでに頭から足元まで職業的な冷淡さと堅苦しさに包まれた、なぜなら部屋の中に新しい女性の姿が現れたからです。
マルタは辞去した。彼女は階段をゆっくりと降りた。彼女は1時間前に同じ道を降りた少女のようには泣かなかった、しかしマルタは深く考え込んだ。道路に達してやっと、マルタは地上から視線を離して自分の歩みを早めた。この日の内に彼女はまだたくさんする事がある。
マルタの住まいがある建物の隣の建物の中にレストランがある。マルタはレストランに入り、彼女に昼食を配達するようにたのんだ。配達先が近いので少しの追加料金の条件で彼女に昼食を届けることに同意した、屋根裏部屋には小僧が配達します。お店の人は前払いだけ要求し、支払いは1週間に1.5スペ‐スミルとなり、全財産がおよそ30スペスミルあるマルタにとって代金は充分に大きかった。
その金額が入っている紙製の財布を開けて、マルタにはある言いようがない、しかし身を締め付ける心配を感じた。この気持ちは彼女の中で、アパートの管理人の住居に入って、マルタが小部屋と家具の1月分の借り賃として彼に4スペスミルを手放した時にさらに膨らみました。その前に、さらにマルタは日用品のお店で砂糖とお茶を少し、パンをいくつか、小さいランプと灯油を少し買いました。これらすべての出費を合わせると彼女の財産の4分の1を奪っていた。
小さい部屋に朝からずっと閉じ込められていたヤーニョは、鍵穴に鍵を回す音を聞いて喜びで叫んだ。彼女は入室して来た母の首に飛びついて、マルタの顔の上をキス攻めにした。

経過

1.   Instruistinoj kun tre alta lingvista kaj artista kapabreco estus dezirataj kaj ili ricevus rilate bonegajn lokojn,..

TH
言語学的そして芸術的にとても高い能力を持つ女性教師は望まれたら彼女たちは素晴らしい職場を受け取るかもしれない、
TM
望まれるでしょう、そして~受け取るでしょう、
このtiaj  は女性のことなのですね
TM
女性が少ないのか、職場が少ないのかで私は迷いましたが、女性ですね。
TH
言語学的そして芸術的にとても高い能力を持つ女性教師は望まれるでしょう、彼女たちは素晴らしい職場を受け取るでしょう、

2.   Mi tamen ripetas, ke mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi lecionojn;

TH
私はけれどもあなたのために授業を見つけるためなんでもすると繰り返します、
TM
私は繰り返しますが、ke~
TH
私はけれど繰り返します、あなたのために授業を見つける

3.   cetere ĝi koncernas ja ne sole vian intereson, sed ankaŭ mian propran.

TH
それはそうと求職はあなたの興味に関連するだけでなく私自身の興味でもあります。
TM
* intereso  を2カ所 同じ興味で訳していますが 立場を考えて別の言葉にできないでしょうか?
TH
それはそうと求職はあなたの興味に関連するだけでなく私自身の関心事でもあります。

4.   Marta foriris. Ŝi malsupreniris la ŝtuparon malrapide. Ŝi ne ploris kiel tiu juna knabino, kiu antaŭ unu horo iris tiun saman vojon, sed ŝi estis profunde enpensa.

TH
マルタは辞去した。彼女は階段をゆっくりと降りた。彼女はあの若い少女のようには泣かなかった、その少女は1時間前に同じみちを降りた。しかしマルタは深く考え込んだ。
TM
このkiuでつながる分は短いので一つの文で訳した方が良いと思います
TH
マルタは辞去した。彼女は階段をゆっくりと降りた。彼女は1時間前に同じ道を降りた少女のようには泣かなかった。しかしマルタは深く考え込んだ。

5.   En tiu tago ŝi devis ankoraŭ multe fari.

 TH
この日の内に彼女はまだたくさんする事がある。
TM
*この訳はいいですね。

6.   Pro la proksimeco de la loko kaj sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝojn en la mansardon per malgranda servisto.

TH
配達先が近いので少しの追加料金の条件で彼女に昼食を届けることに同意した、屋根裏部屋には小僧が配達します。
TM
malgranda が訳されていない
TH
レストランに入り、彼女に昼食を配達するようにたのんだ。配達先が近いので少しの追加料金の条件で彼女に昼食を届けることに同意した、屋根裏部屋には小僧が配達します。

7.   Tiu ĉi sento ankoraŭ pligrandiĝis en ŝi, kiam, enirinte en la loĝejon de la domadministranto, ŝi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan pagon por la luado de la ĉambreto kaj ĝiaj meblaĵoj.

(TH)
この気持ちは彼女の中で、アパートの管理人の住居に入って、マルタが部屋と家具の1月分の借り賃として彼に4スペスミルを手放した時にさらに膨らみました。
(TM)
*  cxambreto…etがあります
(TH)
この気持ちは彼女の中で、アパートの管理人の住居に入って、マルタが小部屋と家具の1月分の借り賃として彼に4スペスミルを手放した時にさらに膨らみました。

8. Ĉio ĉi tio kune forprenis kvaronon de ŝia havo.  

TH
すべての出費を合わせると彼女の財産の4分の1を奪っていた。TM
*この辺は山場です、訳がちょっと単調過ぎませんか?
TH
これらすべての出費を合わせると彼女の財産の4分の1を奪っていた。

Marta_042      Marta_044

コメントを残す

メールアドレスが公開されることはありません。 が付いている欄は必須項目です